Philippe Halsman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1906 en Rigo |
Morto | 25-an de junio 1979 (73-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Rigo • Livonio |
Ŝtataneco | Usono Rusia Imperio |
Alma mater | teknologia universitato Dresdeno |
Okupo | |
Okupo | fotisto fashion photographer (en) |
Philippe Halsman (naskiĝis la 2-an de majo 1906 en Rigo, Latvio kiel latve Filips Halsmans aŭ germane Philipp Halsmann [filip halsman]; mortis la 25-an de junio 1979 en Novjorko) estis portreta kaj moda fotisto. Post sia translokiĝo al Parizo en 1931 li uzis francigitan variaĵon de sia nomo, kiun li tenis kiam li poste pluvojis al Usono. Plurajn jardekojn li laboris por la fotoĵurnalisma magazino Life. Pli ol centfoje liaj fotoj videblis titolpaĝe de la magazino.